Sabr

pacienco kiel islama virto

Sabr (arabe صَبْرٌ, laŭvorte 'eltenemo' aŭ pli precize 'persistemo' aŭ simple 'persisto'[1]) estas unu el la du partoj de islama fido (la alia nomiĝas ŝukr). Ĝi instruas resti spirite konstanta kaj daŭre fari bonajn agojn en la persona kaj kolektiva tereno, specife kiam oni alfrontas opozicion aŭ renkontas problemojn, malkuraĝigojn, aŭ neatenditajn kaj nedeziratajn rezultojn. Ĝi estas pacienco fronte al ĉiuj neatenditaj kaj nedezirataj rezultoj.

Etimologio redakti

Arabaj leksikografistoj sugestas ke la radiko ṣ-b-r, de kiu ṣabr estas la substantivigo, signifas "ligi" aŭ "bremsi". La vorto ṣabr havas specialan teknikan aplikon en la esprimo yamīn aṣ-ṣabr (يمين الصبر), kiu rilatas al malĉastado.

Referencoj redakti

  1. "Ṣabr", Enciklopedio de Islamo