Sago (geometrio)

(Alidirektita el Sago (arkitekturo))

En geometrio, sago de cirkla arko estas la distanco el la centro de la arko al la centro de la kordo.[1]​ Tiu koncepto estas uzata kaj utila ofte en arkitekturo por scii la necesan arkon kiu fermu difinitan aperturon.

Skemo de cirkla arko.
c: kordo; f: sago; s: arko, d: apotemo.

Laŭ Francisko Azorín sago estas krom Stangeto pintita ĉe unu ekstremo k. kun plumo ĉe la alia, do la ĝenerala signifo, ankaŭ Distanco de la bazo ĝis la verto ĉe la arkoj.[2] Li indikas etimologion el la latina sagitta (sago), el sagax (akuta, subtila).[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Jesús Landaverde, Felipe (1977). Geometría. Editorial Progreso. p. 93.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 180.
  3. Azorín, samloke.