Saksprinca kidnapo

La Saksprinca kidnapo (germane: Sächsischer PrinzenraubAltenburger Prinzenraub) estis la forkapto de la saksiaj princoj Ernesto kaj Alberto, la filoj de Frederiko la Milda fare de Kunz von Kauffungen el la Kastelo je Altenburg nokte inter la 7-a kaj la 8-a de julio 1455.

Karbisto defendanta la princon Ernesto kontrau Kunz von Kauffungen

DetalojRedakti

Kauffungen estis servinta al la princo-elektisto Frederiko dum la milito kontraŭ la frato Vilhelmo la Bravulo inter 1446 kaj 1451 kaj ricevis pro brulkonsumiĝo de posedaĵoj turingiaj rekompence bienon en Erlau-Schweikershain. Ĝin li ne volis redoni post militofiniĝo kaj sekve la princo-elektisto prenis la posedaĵon perforte de li. Ĉar Kunz ne sukcesis per juraj instancoj rehavigi la perditajn aferojn li koaliciis kun la kavaliroj von Mosen kaj von Schönfeld por kidnapi la dukajn idojn.

La konspirantoj separiĝis por atingi diversitinere la kastelon en Jezeří (Distrikto Most) kie kastelestris Kunz. Proksime de la landlimo al Bohemio Alberto laŭdire kaptis la okazon malkaŝi la identecon al la karbisto Schmidt kiu liberigis la infanojn kun grupo da viroj kaj arestis Kunz. Li estis transportita en la cistercian monaĥejon de Grünhain. Kontraŭ la promeso de senpuneco la kunkidnapintoj forsendis Alberton.

 
Ŝtona kapo de Kunz von Kauffungen ĉe la urbodomo de Freiberg

Kunz estis senkapigita la 14-an de julio 1455 en Freiberg, dum la karbisto Schmidt ricevis bienon apud Zwickau kaj alinomiĝis Triller.

Franz skribis en 1891 verkon pri la dramigoj de la forkonduko en la 16-a jarcento (Der sächsische Prinzenraub im Drama des 16. Jahrhunderts Marburg 1891) kaj Koch unue atentigis pri historiaj malkredendaĵoj de la tuta aferoj (Das Ungeschichtliche der Überlieferung, kaj Die Stiftung Kaspar Trillers und der Stammbaum der Tryller, Meiningen 1884 kaj 1889).

FontoRedakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 404 (tie ĉi interrete)