Salar de Talar[1] estas 46-kvadratajn kilometrojn granda[2] salebeno (sekigita sala lago) situanta en la alta parto de la nordaj ĉiliaj Andoj, ĉe alto de 3.950 m.[2] Ĝi estas parto de aro de salaj lagoj kaj salaj ebenaĵoj ĉe la antaŭmontetoj de vulkana ĉeno laŭ la orienta flanko de la multe plej granda Salar de Atacama.

Salar de Talar
salebenoakvokolekta areo [+]

SituoAntofagasta, Ĉilio
- alteco3 933 m [+]
- koordinatoj23° 59′ 0″ S, 67° 41′ 0″ U (mapo)-23.98333333-67.68333333Koordinatoj: 23° 59′ 0″ S, 67° 41′ 0″ U (mapo) [+]

Akvokolektejo501,2 km² (50 120 ha)
Areo46 km² (4 600 ha) [+]

Salar de Talar (Ĉilio)
Salar de Talar (Ĉilio)
DEC
Salar de Talar
Salar de Talar
Map
Salar de Talar
Vikimedia Komunejo:  Salar de Talar [+]
vdr
La salebenaĵo Salar de Talar kaj en la fono Cerros de Incahuasi.

La salan ebenaĵon limas okcidente Caichinque kaj oriente Cerro Medano. Tiu lasta estas monto kun apartaj grizaj kaj brunaj koloroj, kiuj bele kontrastas al la brila blanko de la surfaco de la salebenaĵo. Granda lafa fluo de la vulkanaro de Caichinque kreis du partojn, kiuj eniras en la Salar de Talar.[3]

Sur tiu satelita bildo, Salar de Talar videblas en la dekstra duono de la bildo.
Cerro Medano

La klimato en la regiono estas arida kun meza jara pluvkvanto de ĉirkaŭ 150 mm.[2] Salar de Talar estas parto de la seka centra anda regiono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Tiu artikolo estas pri la salebenaĵo, kies norda parto estas nomata sur iuj mapoj Salar de Aguas Calientes kaj la suda parto Salar de Talar. Vidu ankaŭ: Salar de Aguas Calientes.
  2. 2,0 2,1 2,2 hispane Geoquímica de aguas en cuencas cerradas: I, II y III Regiones - Chile Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Salar de Aguas Calientes 3
  3. http://www.volcano.si.edu/world/volcano.cfm?vnum=1505-104 Arkivigite je 2008-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Caichinque ĉe Global Volcanism Program

Koordinatoj: 59