Saldeana estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero.

Saldeana
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37259
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 6° 38′ U (mapo)41.020555555556-6.64Koordinatoj: 41° 1′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 666 m [+]
Areo 20,69 km² (2 069 ha) [+]
Saldeana (Provinco Salamanko)
Saldeana (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Saldeana
Saldeana (Hispanio)
Saldeana (Hispanio)
DEC
Situo de Saldeana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saldeana [+]
vdr
Kastro El Castillo (La Kastelo).
Rigardejo Huebra.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj. Ene de ties teritorio estas la arkeologiejo El Castillo, nome domaro de vetonoj, antaŭromia popolo de kelta kulturo setlita en la zono dum la Bronzepoko.​

Limas kun loĝlokoj Barruecopardo, Villasbuenas, Saucelle, Barreras, Bermellar kaj Cerralbo. Ĝi distas 97 km de Salamanko, provinca ĉefurbo. Estas kruta teritorio.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ege ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ

redakti