Salikoko

(Alidirektita el Salikokego)

La salikoko (latine: Caridea) apartenas al la artikuloj. Ili vivas en sala kaj sensala akvo, sed precipe en la maro. Plej volonte sur sabla fundo kie ili povas enfosi sin por ŝirmi kontraŭ predantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salikoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Ordo: Dekapodoj Decapoda
Subordo: Pleocyemata
Infraordo: Salikoko Caridea
Dana, 1852

Alpheoidea
Atyoidea
Bresilioidea
Campylonotoidea
Crangonoidea
Galatheacaridoidea
Nematocarcinoidea
Oplophoroidea
Palaemonoidea
Pandaloidea
Pasiphaeoidea
Procaridoidea
Processoidea
Psalidopodoidea
Stylodactyloidea

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas ĉirkaŭ 250 specioj da salikokoj, kaj en tropikaj, duontropikaj kaj malvarmaj akvoj. Ĝenerale salikokoj fariĝas pli grandaj kiam la akvo kie ili vivas estas pli varma. Salikokoj manĝas ĉiajn bestajn kaj plantajn restaĵojn.

La plej konataj salikokoj estas la grizaj salikokoj aŭ krangonoj (Crangon crangon). Ili vivas precipe dum la somero ĉe la marbordo. Dum la vintro ili iras al pli profunda akvo. Krangonoj antaŭ ĉio dumnokte estas aktivaj.

Terminologio redakti

La termino salikoko devenas de la malofte uzata franca ekvivalento salicoque. La Akademio de Esperanto oficialigis ĝin en la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro en 2007. Pli internacia, tamen ne uzata termino estus karideo.

Specioj redakti

Proverbo redakti

 
 Salikoko kiu dormas estas kunportata de la fluo. 

Vidu ankaŭ redakti