Salujo (kaj ĉe kelkaj lingvoj skusalujo) estas ujo kaj kuireja ilo kiu estas uzata surtable por havigi salon laŭplaĉe, sed ankaŭ estas uzata en la kuirejo por aldoni spicon al la kuirataj manĝaĵoj. Tre ofte, ĝi formas paron kun la piprujo, el kiu ĝi povas diferenciĝi nur laŭ nombro aŭ diametro de la eliraj truoj.

Salujo kun metala ŝtopilo.
Salujo el onikso kun marvirino el oro (Muzeo Prado, Madrido).

Karakteroj redakti

Ĝenerale, ĝi enhavas du ĉefajn komponantojn, kiuj estas la jenaj:

  • La ujo mem propre dirita;
  • Ŝtopilo kun truoj per kiuj oni elirigas la salan enhavon.

Kiel populara rimedo en lokoj kie estas humideco (kaj tio oftas en kuirejo, ĉefe pro la ofta bolado) oni enmetas inter la saleroj rizerojn, kun la celo ke tiuj elprenu la humidecon kaj la salo ne densiĝu kaj malhelpu la eliradon. La malgrandecon de la eliraj truoj malpermesos la nedeziratan eliron de la rizeroj.