Salzburger Schieferalpen

La Salzburger Schieferalpen (Salcburgiaj skistalpoj) (alia nomo: Salzburger Grasberge, Salcburgiaj herbejmontoj) estas montogrupo en la Orientalpoj. Ili situas en Aŭstrio en ties federaciaj landoj (subŝtatoj) Salcburgio kaj, je pli malgranda parto, Stirio. Ili estas parto de la Skistalpoj kiuj geologie nomiĝas Graŭvaka zono. Iuj alkalkulas ilin al la Nordalpoj, iuj al la Centraj Alpoj.

La Skistalpoj ĉe Werfen apud Salzach (rigardodirekto suden, en la fono la Hohe Tauern)

La montogrupo, numero 12 laŭ AVE (Alpenvereinseinteilung der Ostalpen, disdivido de la Orientalpoj laŭ la Alpinista Asocio Alpenverein), ampleksas la Dientener Berge en la Pinzgau kaj Pongau, kaj la montojn de la Pongau situantajn dekstre de la Salzach, inter Werfen, Sankt Johann kaj la stiria valo de la Enns.

Eksteraj ligiloj redakti