San Martín del Castañar

San Martín del Castañar estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Sierra de Francia. San Martín del Castañar estas tradukebla al Sankta Marteno de la Kaŝtanarbaro.

San Martín del Castañar
San Martín del Castañar - 001 (33267152616).jpg
Administrado
Poŝtkodo 37659 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 251  (2022) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 6° 4′ U (mapo)40.523055555556-6.0647222222222Koordinatoj: 40° 31′ N, 6° 4′ U (mapo) [+]
Alto 834 m [+]
Areo 15,5 km² (1 550 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de San Martín del Castañar
Situo de San Martín del Castañar

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Martín del Castañar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 225 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Preĝejo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Estas rura turismo kun altiraĵoj en kastelo, taŭrludejo, natura ĉirkaŭaĵo, romia ponto, popola arkitekturo ktp.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭRedakti