San Pedro de la Nave-Almendra

San Pedro de la Nave-Almendra [sanPEdro delaNAbe-alMENdra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. San Pedro de la Nave-Almendra estas etimologie tradukebla al Sankta Petro de la Ŝipo-Migdalo.

San Pedro de la Nave-Almendra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49183
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 5° 55′ U (mapo)41.591666666667-5.9225Koordinatoj: 41° 36′ N, 5° 55′ U (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 22,71 km² (2 271 ha) [+]
San Pedro de la Nave-Almendra (Provinco Zamoro)
San Pedro de la Nave-Almendra (Provinco Zamoro)
DEC
San Pedro de la Nave-Almendra
San Pedro de la Nave-Almendra
Situo de San Pedro de la Nave-Almendra
San Pedro de la Nave-Almendra (Hispanio)
San Pedro de la Nave-Almendra (Hispanio)
DEC
San Pedro de la Nave-Almendra
San Pedro de la Nave-Almendra
Situo de San Pedro de la Nave-Almendra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro de la Nave-Almendra [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Preĝejo visigota de San Pedro de la Nave en El Campillo.
Preĝejo visigota de San Pedro de la Nave en El Campillo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Almendra, El Campillo (La Kampeto) kaj Valdeperdices (Valo de Perdrikoj)​, okupas totalan areon de 22,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 342 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 20 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. La «Senjorlando de San Pedro de la Nave», de la Benediktanoj, estis formita de San Pedro de la Nave, El Campillo, Villanueva, La Puebla, Valdeperdices kaj Villaflor. La benediktaj monaĥoj havis jurisdikcion kun rajto al la enspezoj pro boata trapaso de la rivero kaj fiŝkaptado ĉe la rivero Esla, kaj pro kanejo de la rivero Aliste. Almendra apartenis al la episkopo de Zamora, kiu havigis foruojn (propran leĝaron) en la 13-a jarcento, intence al organizado de reloĝado kaj de la konstruado de muelejoj. Ĉirkaŭ 1933 okazis reorganizado de la najbaraj loĝlokoj el kiuj multaj restis sen komuniko post la konstruado de akvobaraĵo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado). Ĉefa altiro estas la preĝejo visigota de San Pedro de la Nave en El Campillo, nacia monumento ekde la 22a de Aprilo 1912 (publikigita en la oficiala gazeto de 29-04-1912). Ĝi ne estas sur sia iama loko, sed estis translokigita en la 1930-aj jaroj por eviti ties inundon fare de akvorezervejo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti