Coreses [koREses] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Coreses estas etimologie rilata al mozarabaj reloĝantoj devenaj el Coria.

Coreses
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 036  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 5° 37′ U (mapo)41.548055555556-5.6222222222222Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 645 m [+]
Areo 43,05 km² (4 305 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Coreses (Provinco Zamoro)
Coreses (Provinco Zamoro)
DEC
Coreses
Coreses
Situo de Coreses
Coreses (Hispanio)
Coreses (Hispanio)
DEC
Coreses
Coreses
Situo de Coreses

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coreses [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 43,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 059 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 15 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 23 de Toro. Ĝi limas norde kun Molacillos, Algodre kaj Villalube, sude kun la rivero Doŭro, oriente kun Toro kaj Fresno de la Ribera, kaj okcidente kun Zamora kaj Monfarracinos.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1301. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti