SanaĥtNebka (ĉ. 2682-2665 a. K.) estis la unua faraono de la tria egipta dinastio[1] Kun li komenciĝas la periodo nomata de la modernaj historiistoj kiel malnova imperio de Egiptio. La nomo Sanaĥt signifa ‘la forta protektanto’. Li ankaŭ estis konata kiel Nebka (lia nisut-bitej).

Sanaĥt
ReliefFragmentOfPharaohSanakht-BritishMuseum-August21-08.jpg
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Abu Rawash [#]
Familio
Dinastio Tria egipta dinastio [#]
Patro Ĥaseĥemuj [#]
Patrino Nimaethap [#]
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Fragmento kie Sanaĥt submetigas sian malamikon, Brita Muzeo

Laŭ Manetono, Nekerofes (Seksto Julio Afrika) regis 28 jarojn. Eŭzebo de Cezareo nomis lin Nekerokis. Li estas citata kiel Nebka en la Reĝa Listo de Abidozo kaj en la Reĝa Listo de Torino, regante 18 jarojn, estante la antaŭulo de Ĝoser.

La ŝtono de Palermo mencias lin starigante templon en la 13a jaro de lia regado, la statuon de Ĥaseĥemuj en la jaro 16a, kaj la konstruadon de ŝipo en la 18a jaro. Lia edzino estis Initkaes, filino de Ĥaseĥemuj kaj Nimaathapi (lia antaŭulo), akirante la tronon eble per la geedziĝo, ĉar la tron-rajto estis akirita pere de la ina posteularo.

Lin sukcedis Ĝoser, eble lia frato (Vercoutter), aŭ filo (Beckerath kaj Grimal).

NotojRedakti

  1. Laŭ Von Beckerath.