Sanatorio Běhounek

Sanatorio Běhounek estas la plej nova sanatorio nomata laŭ akademiano František Běhounek kaj finkonstruita en la jaro 1975.

Sanatorio Běhounek en Jáchymov

En la sanatorio povas loĝi ĉirkaŭ 250 pacientoj. La lokaj kuracfontoj estas uzataj por kuracado de malsanoj de la mova kaj nerva sistemoj. Mineralakvo enhavas radiumon kaj radio-izotopojn de radioaktivaj elementoj.