Sanatorio Richmond

Sanatorio Richmond estas ripozloko en Ĉeĥio.

La tuta komplekso - tio signifas ne nur la konstruaĵo, sed ankaŭ ampleksa ekstera park-areo, kun multaj pitoreskaj anguloj, plastikoj, statuoj, lagetoj kaj similaj ornamaĵoj, apartenas al la plej idiliaj bancentroj de la urbo. La tuta komplekso ekestis iom post iom ekde la komenco de la 19-a jarcento. Kelkfoje ĝi estis rekonstruata, kaj fine oni ĝin adaptis laŭ projekto de viena profesoro Bohrmann.

En la Richmonda parko troviĝas ankaŭ cervo (statuo de cervo), kiu ankaŭ estas videbla sur multaj bildkartoj, kiujn la vizitantoj forsendadas hejmen.