La sangocerambiko (Purpuricenus kaehleri) estas rara insekto kun vigle ruĝa flugila kovraĵo. Krom tio, la tuta cerambiko estas bluet-nigra. La femaloj havas korpolongan antenon, dum la maskloj havas pli longan. la korpolongo varias inter 15 kaj 25 mm.

La sangocerambiko indiĝenas de Mez- kaj Sud-eŭropo ĝis Okcidenta Azio. Ĝi ŝatas la varmajn, sekajn lokojn, kverkajn arbarojn sur sudaj deklivoj. La larvo evoluas plej ofte en la kverko, pupiĝas en mezo de maldikaj branĉoj de la arbo.

Ĝi estas protektita insekto en Hungario (damaĝantoj devas pagi 10.000 hungarajn forintojn en 2009).