Sankta-Paŭlo kaj Amsterdamo

Sankta Paŭlo kaj AmsterdamoSankta Paŭlo kaj Nova Amsterdamo estas distrikto de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj konsistanta el la insuloj Sankta-Paŭlo kaj Amsterdamo. La distrikto situas en la suda parto de la Hinda Oceano. Ĝi ne estas daŭre loĝata, sed estas malgranda setlejo, nomata Martin-de-Viviès, sur la insulo Amsterdamo, kie restadas ĉirkaŭ 20 sciencistoj.