Sankta Ligo (1571)

alianco de Eŭropaj ŝtatoj (1571–1573)

La Sankta Ligo estis milita koalicio integrita de la Hispana Monarkio, la Papaj Ŝtatoj, la Respubliko Venecio, la Ordeno de Malto, la Respubliko Ĝenovo kaj la Duklando Savojo por lukti kontraŭ la Otomana Imperio en 1571. La plej grava batalo de la Sankta Ligo estis la batalo de Lepanto, en kiu la ligo venkis super la turkoj.

La Batalo de Lepanto, 1571, finis en venko por la Sankta Ligo, estrita de Venecio kontraŭ la Otomanaj Turkoj.

La Ligo estis inciato de Venecio, kiu konkurencis kontraŭ la turkoj en la Orienta Mediteraneo. Dekomence nur la Papo respondis jese; tiu konvinkis la hispanajn regantojn kaj tio kuraĝigis la ceterajn aliancanojn. La adjekto "sankta" rilatas al la fakto, ke oni klopodis montri tiun militon kiel krucmiltio de kristanoj (fakte katolikoj) kontraŭ islamanoj.

La kristana floto ariĝis ĉe Suda (Kreto). Tiu dekomence konsistis totale el pli ol 200 ŝipoj, kun totalo de 1300 kanonoj kaj 48 000 homoj el kiuj nur 16 000 estis militistoj. Poste okazis diversaj aferoj antaŭ la Batalo de Lepanto.

Vidu ankaŭRedakti