Sankta Marteno de Elines

La preĝejo nomita Kolegiato de Sankta Marteno de Elines (en San Martín de Elines) estas la plej elstara templo de Valderredible, Kantabrio, Hispanio, pro grando, monumenteco kaj beleco. Ĝi apartenis dum la Mezepoko al la ĉefa monaĥejo de la valo. Aktuale, ĝi estas konsiderata kiel BIC (Bien de Interés Cultural, Havaĵo de Kultura Intereso) kaj Histori-Arta Monumento apartenanta al la Nacia Arta Trezoro pere de dekreto de 3a de Junio de 1931.

Sankta Marteno de Elines.

Ŝajne iam estis grava monaĥejo de mozaraba stilo, el kio restis malmulto, krom la preĝejo. Tiu ŝajne ruiniĝis definitive en 1102 kaj eble tiam oni ekkonstruis la aktualan romanikan preĝejon, unu de la plej fruaj de Kantabrio, kvankam la klostro ŝajne estis tre posta, nome de la 16-a jarcento. En tiu klostro estas grava kolekto de sarkofagoj, kelkaj el kiuj tre bele ornamitaj. Estas unu tre rimarkinda pro la riĉo de siaj reliefoj, jam gotikaj, de la 13-a jarcento. En ĝi videblas longa glavo kaj dato de 1231. Aperas ankaŭ la konko simbola de la pilgrimanto al Santiago, kio sugestas gravulo kiu tie mortis ĉu survoje al Compostela aŭ revene.

Eksterie elstaras la absido kaj la sekvenco de modilonoj de la kornicoj. Sur la dekstra muro de tiu absido estas la nura restaĵo de romanika pentrarto de Kantabrio kun la montro de du apostoloj.

Bibliografio redakti