Sankta Paŭlo laŭ katakomba pentraĵo

Sankta Paŭlo laŭ katakomba pentraĵo estas la plej antikva bildo de la apostolo transdonita al ni de la antikveco. Ĝi estis malkovrita la 9-an de junio 2009 en la katakombo de Sankta Tekla apud la Ostia Vojo, apud Romo, dum restaŭrado de la pentra dekoracio de volbo de tomboĉambreto.

Laŭ spertuloj pri historio de arto kaj arkeologio, ĝi datiĝeblas je la fino de la 4-a jarcento, kiam la pentra figurado ektrapasadis el simpla elvokiva uzo de la figuro al tiu kulta, kiam do la figuro ornama fariĝis eksplicite ankaŭ propetata.

La figuro estas enkluzivita en ronda cirklo, ĉirkaŭ kiu emerĝas aliaj tradiciaj kultitaj figuroj kiel la Kristo la Bona Paŝtisto kaj sanktuloj propetantaj. La figuto de Sankta Paŭlo sin prezentas kun la vizaĝo iom oblonga kaj longa pinte finiĝanta barbo kaj aliaj karakterizoj kiuj, laŭ spertuloj, eble reproduktas la veran fizionomion de Paŭlo ĉar ne malfora de la tempo kaj ebla memoro de la roma kristana komunumo. Tiu bildo atestas samtempe kaj la kulton al Sankta Paŭlo kaj la historia tradicio pri lia martiriĝo en Romo, pri kiuj cetere neniu dubis.

Fontoj redakti

L'OSSERVATORE ROMANO. El la diversaj numeroj de la junia monato 2009.