Sankta Prokolo (Naturno)

La preĝejo dediĉita al Sankta Prokolo en Naturns, en la malalta Venosta Valo (germane Vinschgau; itale Val Venosta), troviĝas iom ekster la centro de la vilaĝo proksime al la tombejo. 

La preĝejo dediĉita al Sankta Prokolo

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la preĝejo estis konstruita en la 7-a jarcento. Ĝi estas aparte fama pro siaj freskoj. 

La freskoj redakti

La freskoj de la preĝejo de Sankta Prokolo estas priskribitaj en pluraj arthistoriaj publikaĵoj. Kelkaj sciencistoj opinias, ke la plej antikvaj el ili datiĝas el la 7-a jarcento, aliaj opinias ke ili estis pentritaj en la 8-a jarcento sed antaŭ la enkoroigo de Karolo la Granda. Pro tio oni parolas pri antaŭkarolidaj freskoj.  

Muzeo redakti

En 2006  proksime al la preĝejo estis malfermita muzeo. Ĝi enhavas la trovaĵojn kiuj estis malkovritaj en la jaroj 1985 kaj 1986 dum elterigadoj. La muzeo pritraktas la temoj malfrua Antikva epoko, mezepoko kaj tempo de pesto

Bibligrafio redakti

  • Mathias Frei: St. Prokulus in Naturns, Südtirol Bildverlag, Bozen 1966.
  • Alexandra Meier: St. Prokulus in Naturns und St. Benedikt in Mals. Grin 1996. E-Book

Eksteraj ligiloj redakti

  • Preĝejo kaj muzeo[rompita ligilo] en south-tirol.com
  • Noto en la Listo de Monumentoj de la retpaĝaro de la provinco Sudtirolo