Sankta Semajno en Leono

La Sankta Semajno en Leono estas rimarkinda okazo por allogi kromajn turistojn al tiu urbo. Kiel ĉe aliaj tradiciaj urboj de Hispanio la celebroj ĉirkaŭ tiuj tagoj estas historiaj kaj multaj el la procesiataj figuroj estas artaĵoj de gravaj historiaj skulptistoj. Oni celebras ĉefe per procesioj la ok tagojn de la Sankta Semajno el Palmofesto (eĉ de la antaŭa vendredo) al Glordimanĉo. Estas multaj frataroj kiuj celebras ĉiun tagon.

Krucigo antaŭ la katedralo de Leono