Sankta Semajno en Valadolido

La Sankta Semajno en Valadolido estas rimarkinda okazo por allogi kromajn turistojn al tiu urbo. Kiel ĉe aliaj tradiciaj urboj de Hispanio la celebroj ĉirkaŭ tiuj tagoj estas historiaj kaj multaj el la procesiataj figuroj estas artaĵoj de gravaj historiaj skulptistoj posedaĵoj de la Nacia Muzeo pri Skulptarto. Oni celebras ĉefe per procesioj la ok tagojn de la Sankta Semajno el Palmofesto (eĉ de la antaŭa vendredo) al Glordimanĉo. Estas multaj frataroj kiuj celebras ĉiun tagon. Silento estas grava ingredienco de la procesioj.

Krucumito eliranta el la katedralo de Valadolido