Santa Anastasia estas hispana loĝloko en la municipo Ejea de los Caballeros, en la komarko Cinco Villas. En la jaro 1999 ĝi havis 504 loĝantojn. En 2020 ĝiaj loĝantoj estis 386 homoj (212 viroj kaj 174 virinoj). [1] Ĝi estas parto de la ok kamparaj kvartaloj, kiuj konsistigas la municipon Ejea de los Caballeros, kune kun Bardenas, El Bayo, El Sabinar, Farasdués, Pinsoro, Rivas kaj Valareña. [2]

Santa Anastasia
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 1° 14′ U (mapo)42.1400249-1.2303111Koordinatoj: 42° 8′ N, 1° 14′ U (mapo) [+]
Alto 346 m [+]
Santa Anastasia (Provinco Zaragozo)
Santa Anastasia (Provinco Zaragozo)
DEC
Santa Anastasia
Santa Anastasia
Situo de Santa Anastasia
Santa Anastasia (Hispanio)
Santa Anastasia (Hispanio)
DEC
Santa Anastasia
Santa Anastasia
Situo de Santa Anastasia

Map

vdr

Ĝia alteco sur la marnivelo estas 397 m kaj ĝi estas for 90 km de la aragona ĉefurbo Zaragozo. [3]

Geografio redakti

Oni konstruigis la novan urbeton dum la 1950-aj jaroj, tiel ke ĝiaj loĝantoj povis kultivi la novan irigaciitan kamparon post la konstruado de la Yesa-rezervujo kaj la Bardenas-kanalo.

Historio redakti

Ĝia inaŭguro estis la 8-a de aprilo 1959. En majo 1967 loĝis en la urbo 127 setlantoj el Ejea de los Caballeros, Rivas, Nuévalos, Castejón de Valdejasa kaj Ibdes. [4]

La nomo Santa Anastasia estis prenita de loko tielnomita, kie malgranda ermitejo dediĉita al la Virgulino de Kapadokio, Anastasia, situis apud la fonto nomita Fontananzas, kiu ne estas malproksime de la rivero Riguel. [5]

En septembro de 2019 oni celebris la 60-a datrevenon de la alveno de la unuaj loĝantoj al la nova koloniiga urbeto. [6]

Monumentoj redakti

  • Preĝejo de "Santa Anastasia".

Estas menciinde redakti

  • Santa Anastasia Futbalklubo (Santa C.F.) [7]
  • Junulara Domo Sankta Anastazio
  • Virina Asocio La Val
  • Hejmo de la Pensiuloj Gran Vía
  • Kvartala Asocio Fontananzas

Festoj redakti

La festoj normale koincidas kun la antaŭlasta semajnfino de julio. Ili estas kutime 5 tagoj, finiĝantaj dimanĉe. La lastaj tri tagoj, bovidinoj estas tenitaj en malliberejo kaj en placo, preparitaj por la evento. Sabate nokte estas kutime ludi la bovon de fajro. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti