Santa Cruz (Arubo)
Santa Cruz estas regiono kaj loĝloko sur la insulo Arubo. La vilaĝo situas proksimume en la mezo de Arubo, sudoriente de la Hooiberg je iom malpli ol en 5 kilometra distanco de Oranjestado.
Santa Cruz | |||
---|---|---|---|
administra teritoria unuo • setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 31′ N, 69° 59′ U (mapo)12.5113591-69.9804307Koordinatoj: 12° 31′ N, 69° 59′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Historio
redaktiLaŭ arkeologia esploro Santa Cruz estis dum la keramika periodo la plej granda setlejo sur Arubo. Princino Beatrix vizitis Santa Cruz la 17-an de februaro 1958.
Demografio
redaktiAl Santa Cruz apartenas ankaŭ la setlejoj Warawara, San Fuego, Cas Ariba, Canashito, Bringamosa, Macuarima kaj Urataka. La suba tabelo montras la nombron da loĝantoj kaj la totalan areon.
Regiono | Areo (km²) | Loĝantoj 1991 |
Loĝantoj 2000 |
Loĝantoj 2010 |
---|---|---|---|---|
Santa Cruz | 41,04 | 9.587 | 12.326 | 12.870 |
Naskiĝis en Santa Cruz
redakti- Gilberto Croes, politikisto
- Calvin Maduro, basbalisto
- Laura Wernet-Paskel, unua politikistino sur Arubo