Santa Marta de los Barros

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Santa MartaSanta Marta de los Barros estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Santa Marta de los Barros
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 136  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 37′ N, 6° 38′ U (mapo)38.615305555556-6.6259444444444Koordinatoj: 38° 37′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 327 m [+]
Areo 119,7 km² (11 970 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Marta de los Barros (Hispanio)
Santa Marta de los Barros (Hispanio)
DEC
Santa Marta de los Barros
Santa Marta de los Barros
Situo de Santa Marta de los Barros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Marta de los Barros [+]
vdr

Situo redakti

Ĝi situas geografie privilegie ĉar la provincaj ĉefaj urboj troviĝas proksime (Badajoz 45 km., Mérida 55 km., Almendralejo 25 km., Zafra 30 km., ktp.) krom favoro ke ĝi estas ĉe la ŝoseoj N 432 (Badajoz – Granada) kaj povas aliri al la regionaj aŭtoŝoseoj (E – 90 Vía de la Plata kaj A – 5 Madrido – Lisbono) post malpli da 25 minutoj.

Ĝi situas inter 38º 36’ de latitudo kaj 6º 37’ de longitudo. Ĝi apartenas al la distrikto de Tierra de Barros. Ĝi estas je 332 m de alteco super marnivelo. La etendo estas de 119,12 km2.

Geografio redakti

Pro sia situo en Tierra de Barros la teritorio elstaras pro siaj ebenaĵoj. Tamen sude estas la montetoĉeno sierra de Calera, kies pintoj estas Calera (548m.) kaj Valdelagrana (511m.).

Estas la jenaj rojoj: Prado, Piletas, Garandina, Valdelasierpe, Bo, Valdivia, Gitano, Escalabra, Hondonado, Giles, Huertas kaj Navafría.

La klimato estas mediteranea subtropika. Situa en unu de la zonoj de la regiono kun malpli da pluvo. La mezaveraĝa jara temperaturo estas de 16,4 °C. Vintre 8,6 °C., kun minimumoj de -3º. Someroj estas sekaj kaj varmaj kun mezaveraĝa temperaturo sezona de 24,4 °C. La mezaveraĝa pluvo estas de 468,4 mm. La flaŭro estas mediteranea reprezentata de la anzino, kun makisaj specioj kiel cisto, ulekso, ruĝa lavendo, ktp.

Populacio redakti

La populacio de Santa Marta de los Barros suferis malregulan kreskon ĝis meze de la 20a jarcento kiam atingis sian pinton. Post 1950 la elmigrado atakis tiun municipon kiu perdis, ĝis 1981, preskaŭ triono de la ĝistiama populacio.

Historio redakti

Estas romiaj restaĵoj, kiel tiu de "La Atalaya", de kie oni prenis mozaiko de Orfeo inter animaloj. Estas ankaŭ arabaj restaĵoj de la loko nomita Argamasa.

Pri mezepoka precedento estis vilaĝeto “La Pontecilla” fine de la 13a aŭ komenco de la 14a jarcento proksime de la aktuala Santa Marta de los Barros. La dukoj de Feria aperis en la zono fine de la 14a jarcento kaj hegemonios en la areo en la 15a kaj venontaj jarcentoj. La iama setliĝo malaperis kaj restis tiu de Santa Marta.

En julio de 1646 la vilaĝo estis detruita de portugaloj pro tiama milito, kaj rekonstruita poste pere de pli regulaj stratoj, ampleksaj kaj rektaj, kaj same pri placoj.

Meze de la 19a jarcento oni aldonis al Santa Marta la najbaran vilaĝeton de Corte de Peleas, kiu dum mallonge estis dependa, ĝis kiam tiu denove sendependiĝis.

La nomo redakti

Marta estis la fratino de Maria Magdalena kaj la resurekcionta Lazaro. Ŝi ĉeestis la morton de Kristo. Laŭ la legendoj Sankta Marta estis persekutata de judoj kaj elterigata kun la gefratoj per ŝipo sen direktiloj. Sankta Marta kaj la gefratoj alvenis al la haveno de Marsejlo, kie predikis, kaj liberigis el drako al la vilaĝoj de Taraskono kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la municipo de Santa Marta de los Barros.