Santarcangelo di Romagna

komunumo de Italio

Santarcangelo di Romagna estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la nord-okcidento de provinco Rimini, ĉe riveroj Usa kaj Marecchia.

Santarcangelo di Romagna
Dosiero:Santarcangelo di Romagna-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco RN Rimini (2005)
Geografia situo 44° 4′ N, 12° 27′ O (mapo)44.06666666666712.45Koordinatoj: 44° 4′ N, 12° 27′ O (mapo)
Alto super marnivelo 42 m
Areo 45 (2005) km²
Loĝantaro 22 148 (2023)
Loĝdenso 492 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Borghi (FC), Longiano (FC), Poggio Berni, Rimini, San Mauro Pascoli (FC), Savignano sul Rubicone (FC), Verucchio (2005)
Patrono Sankta Mikaelo
Festa tago 11-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj santarcangiolesi
Poŝtkodo 47822
Imposta kodo I304
Kodo laŭ ISTAT 099018
Telefona prefikso 0541
Retpaĝo www.comune.santarcangelo.rn.it
Loko en mapo
vdr
Urba Turo

La nomo de la urbo signifas sankta ĉefanĝelo de Romanjo; ĝia patrono estas la ĉefangelo Sankta Mikaelo. Pro sia bone konservita historia centro surmonteta la urbo estas grava turismejo.

Ĉiujare julie tie okazas la teatra festivalo Santarcangelo dei Teatri.

El Santarcangelo devenis papo Klemento la 14-a. La urbo honore al li starigis grandan arkon (arco Ganganelli, laŭ la civila nomo de la papo) ĉe la ĉefa placo.

Historia Centro redakti

La historia centro de la urbo situas sur kaj ĉirkaŭ la monteto monte Giove (jupitera monto), kies pinton (ĉe placo Piazzetta Galassi) ornamas la "Urba Turo" (Torre Civica), nomata ankaŭ sonorilturo. La nuna turo, brika, 24 metrojn alta, ekestis en 1893, post kiam falis antaŭa turo; de tiu oni transprenis feran figuron de S-ta Mikaelo.

Sur la suda flanko de la monteto staras la kastelo Rocca Malatestiana, kies unuan turon kredeble konstruis Carlo Malatesta en 1386, kvankam jam antaŭe estas mencio pri iu "chastrum sancti archangeli" (kastelo de la sankta ĉefanĝelo).

 
Santarcangelo di Romagna

Esperanto redakti

La granda placo antaŭ la stacidomo de Santarcangelo nomiĝas Piazzale Esperanto.

En Santarcangelo, en 1939, naskiĝis la poeto Nicolino Rossi.

 
Esperanto-Placo)