Saulaine - latve, antaŭe Kaucminde, antaŭ tio germane Kauzmünde - estas vilaĝo de Latvio. Ĝi apartenas al la administra paroĥo Rundāle kaj ekde 2021 al novkreita distrikto Bauska, antaŭe al samnoma distrikto Rundāle. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 329 loĝantoj. Saulaine situas proksimume 4 kilometrojn okcidente de la urbo Bauska, kaj nur 10 kilometrojn norde de la limo al Litovio. En la loĝloko situas la eksa historia kavalira bieno Kauzmünde kun vasta parko, iam impone palaco de loka kavalira familio de germanaj baltoj, sed post la dua mondmilito daŭre duonruino. Ĝia sorto ne tiom feliĉas kiom la baroka kastelo Rundāle ok kilometrojn pli okcidente, kiu estas modele renovigita kaj sendube la plej konata kastelo aŭ palaco en la teritorio de nuna Latvio.

Saulaine
vilaĝo 
la historia kavalira bieno Kauzmünde
la historia kavalira bieno Kauzmünde
la historia kavalira bieno Kauzmünde
vilaĝo en Latvio • averaĝe larĝa vilaĝo en Latvio
Administrado
Lando  Latvio
Distrikto Distrikto Bauska
Poŝtkodo 3901
Demografio
Loĝantaro 329  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 24′ N, 24° 8′ O (mapo)56.3938888924.12666667Koordinatoj: 56° 24′ N, 24° 8′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Saulaine (Latvio)
Saulaine (Latvio)
DEC
Saulaine
Saulaine
Situo de Saulaine

Map

vdr

En Saulaine en 1965 okazis la 7-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kaj en en 1987 ankaŭ la 24-aj.