Sayalonga [saĝaLONga] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Partikulara vidindaĵo estas rondoforma tombejo (en la foto en dekstro), kun centro por interpretado kaj rigardejo. Estas preĝejoj, islama minareto, tipaj mallarĝaj stratetoj, Muzeo de Pentrarto "Adolfo Córdoba" kaj Muzeo Moriska de Sayalonga.