Lago Schliersee situas ĉ. 50 km sud-oriente de Munkeno inter la valoj de Tegernsee kaj Inn. Ĝi altas 777 m super marnivelo kaj havas areon de 2,241 m². En ĝi situas insulo Wörth, 2,4 ha granda, kun gastejo. La insulo preskaŭ dividas la lagon en du basenojn.

Schliersee
lago
Speco de la lago nesala
Ĉefaj fontoj Leitnergrabenbach, Langenbach (Breitenbach), Ostergraben
Ĉefaj elfluoj Schlierach
Insuloj insulo Wörth (2,4 ha)
Setlejoj Schliersee (setlejo)
Landoj de la baseno Germanio
Datenoj
Koordinatoj 47° 43′ 29″ N, 11° 51′ 44″ O (mapo)47.72472222222211.862222222222777Koordinatoj: 47° 43′ 29″ N, 11° 51′ 44″ O (mapo)
Schliersee (Bavario)
Schliersee (Bavario)
DEC
Schliersee
Schliersee
Map
Schliersee
Supermara alteco 777 m
Surfaca areo 2,22 km²f5
Maksimuma longo 2,3 kmf6
Maksimuma larĝo 1,3 kmf7
Maksimuma profundo 40 mf10
vdr

Ĉirkaŭ la lago situas samnoma komunumo. Ĉar la lago plenigas grandan parton de la vala larĝo, la trafikaj vojoj devas sekvi ĝian bordon: la orientan bordon laŭiras federacia vojo B 308, la okcidentan la fervoja linio de Bayerische Oberlandbahn.

El la lago elfluas rivereto Schlierach, ĝia elfluejo estas nord-okcidente, en pinta angulo de la lago, malantaŭ duoninsulo Freudenberg. Schlierach longas nur 13 km kaj tiam fluas en riveron Mangfall.

Meze de la 1970-aj jaroj estis instalita ringa kanalizacio ĉirkaŭ la lago, sed montriĝis, ke tio ne multe reduktis la eŭtrofecon de la akvo. En ĝi prosperis cianobakterioj, kiuj donis al la akvo ruĝan koloron. Esploroj montris, ke la natura tavola interŝanĝo de la laga akvo estas tre malgranda; al tio kontribuas la ĉirkaŭaj montoj, kiuj protektas ĝin kontraŭ vento kaj printempe ofte longe konservas glacian kovraĵon.

Por helpi al la naturo oni en 1982 instalis en la lago premaeran dukton, kiu devigas tavol-interŝanĝon de la akvo ene de ĉiuj tri aŭ kvar tagoj. Ekde tiu tempo ne okazis cianobakteria abundo nek amasa morto de fiŝoj.