Schliersee (komunumo)

komunumo en Bavario, Germanio
(Alidirektita el Schliersee (setlejo))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Schliersee.

Schliersee estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miesbach kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6946 loĝantojn.

Schliersee
Blazono
Schliersee (komunumo) (Germanio)
Schliersee (komunumo) (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Miesbach
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08026
Poŝtkodo 83727
Aŭtomobila kodo MB
Oficiala Municipokodo 09182131
Politiko
Komunumestro Franz Schnitzenbaumer
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausstraße 1
83727 Schliersee
Demografio
Loĝantaro 6946 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 11° 52′ O (mapo)47.73333333333311.866666666667Koordinatoj: 47° 44′ N, 11° 52′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 784 m
Areo 79,16 km²
Oficiala retejo http://www.schliersee.de
vdr
la urbodomo

Situo redakti

Schliersee situas ĉe la lago Schliersee rande de la bavaraj Alpoj. Ĝi estas konata feriejo. La kerna parto Schliersee situas ĉe la norda lagobordo, la aliaj partoj Neuhaus, Fischhausen kaj Spitzingsee estas transe, sud-oriente de la lago. Spitzingsee situas 1.090 metrojn super marnivelo kaj estas konata centro de vintra sporto kaj migrado.

Transporto redakti

Schliersee distancas 53 km de Munkeno kaj 32 km de Rosenheim, ĉe la federacia vojo B 307 inter Miesbach kaj Bayrischzell. B 307 kaj B 471 ligas ĝin al enirejo Weyarn de la aŭtovojo A8 (Munkeno – Salzburg), 17 km for. La fervojo Bayerische Oberlandbahn servas per sia linio Munkeno – Bayrischzell du staciojn en Schliersee kaj Fischhausen-Neuhaus. Ekzistas busaj ligoj al Spitzingsee kaj, somere, al Kufstein.

 
Rigardo de sudo trans la lagon al la urbeto Schliersee