Scooba
- vidu ankaŭ Scooba (Misisipo).
Scooba [skuba] estas aŭtomata robota plankolavilo, produktita ĉe iRobot. ĝi en unu fazo:
Historio kaj detaloj
redaktiScooba estis unue prezentita en majo 2005. La produktantoj ofertas ĝin por ĉ. 400 dolaroj.
Ĝi estas plata, diskoforma maŝino, malalta, por ke ĝi eniru sub meblojn. Energion ĝi ĉerpas el elektra pilo. Ĝi evitas ŝtupojn, kiuj povus faligi ĝin. Aldona aparato permesas starigi virtualan "muron" el infraruĝa lumo, kiu baras la roboton de ejoj, kiujn ĝi ne atingu.
Scooba taŭgas nur por glataj, malmolaj plankoj; por tapiŝoj la kompanio ofertas la polvo-suĉilan roboton Roomba.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://robotstocknews.blogspot.com/
- http://www.irobot.com/sp.cfm?pageid=128 Arkivigite je 2007-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Scooba Arkivigite je 2007-06-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- iRobot.