Sebeos (armene: Սեբեոս ) estis armena episkopo kaj historiisto de la 7-a jarcento.

Malmulto estas konata pri la verkinto, kvankam subskribo en la rezolucio de la Eklezia Koncilio de Dvin en 645 diras "episkopo Sebeos bagratido." Liaj skribaĵoj estas valoraj kiel unu el la malmultaj sendifektaj pluvivaj fontoj kiuj kronikas la Armenion de la 6-a jarcento kaj ĝiajn ĉirkaŭajn teritoriojn. La historio de Sebeos enhavas detalajn priskribojn de la periodo de sasanida regado en Armenio ĝis la islama konkero en 661. Lia historio estis publikigita por la unua fojo en 1851 en Istanbulo[1].

Referencoj redakti

  1. (2002) The Heritage of Armenian Literature Volume II. Detrojto, Miĉigano: Wayne State University Press, p. 82. ISBN 0-8143-3023-1.