Seismogramo

registraĵo de tertermo farita de seismografo

En seismologio, la seismogramo[1] estas registraĵo de la movo de la grundo tra tempo, registrita de seismografo.

Priskribo redakti

Seismogramo registras la movon de la grundo laŭ tri karteziiaj aksoj x, y, kaj z. La akso z estas orta al la Tera surfaco; la aksoj x kaj y estas paralelaj al la Tera surfaco.

La movo registrita en seismogramo estas tipe tertremo (seismo), sed povas esti alispecaj — ekzemple, vulkana eksplodo, aŭ artefarita eksplodo.

Per seismogramoj, sciencistoj povas mezuri la lokon kaj profundo de la epicentro kaj la energion de la seisma evento.

Materialo redakti

Antaŭ la invento de komputiloj, seismogramoj estis registrita sur volvitan paperfolion aŭ filmon. La mekanismo de registrado estis aŭ mekanika — plumo kun inko — aŭ optika — elmeto al lumo de lumsensiva filmo.

Post la invento de la komputilo, preskaŭ ĉiuj seismogramoj estas bite registrataj per komputiloj.

Legado de seismogramo redakti

Seismogramoj estas ordinare prezentata de malekstro dekstren — alivorte, tempo fluas dekstren. Serio de tempomarkoj markas la momenton, kiam tertremo okazas. En la paperaj seismogramoj, la papera rulaĵo rotacias po unu fojo en horduono; tial, la tempomarkaj strekoj ĉeestas po unu streko por ĉiu horduono. Krome, ĉiuminutaj streketoj precizigas la tempomezuron.

Diversaj termovoj respondas al diversformaj seismogramoj. La etaj registraĵoj respondas al mikroseismoj; la unua granda ondo estas la P-ondo, kiu moviĝas plej rapide. Post la P-ondoj venas la S-ondoj, kiuj estas tipe pli grandamplitudaj kaj pli altfrekvencaj ol la P-ondo.

Etimologio redakti

La Esperanta termino seismogramo devenas de la helenaj vortoj σεισμός seismós “(ter)tremo” kaj γράμμα grámma “skribaĵo”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti