La banka sekurĉambro, trezorejo estas sekurigita loko, kie oni rezervas monon, valoraĵojn, valorpaperojn kaj aliajn valorajn varojn, dokumentojn. La banka sekurĉambro havas kiraskovritan muron (ŝtalbetono, dika min. 30 cm) kaj malpezan, komplike malfermeblan pordon (dika eĉ 1,1 m).

Larĝa pordo al malnova banka sekurĉambro.

La banka sekurĉambro evoluis responda al priraboj de bankoj. La modernaj bankaj trezorejoj estas elektronike pli forte garditaj, tiel ili jam ne bezonas tiel pezajn pordojn kaj dikajn murojn.

La nun konataj bankaj sekurĉambroj estis evoluigitaj ekde mezo de la 19-a jarcento. La kombinitan fermadon inventis Linus Yale Jr. en 1861, la tekniko per malfrua malfermigo disvastiĝis en la 1870-aj jaroj. Tio reduktis forrabon de manaĝeroj kaj bankaj estroj. La malkovro de likva nitroglicerino kaj dinamito helpis la eskplodigon de la sekurĉambra pordo.

En la 1920-aj jaroj, oni konstruis grandajn sekurĉambrojn kun dikaj muroj, pordo. La respondo al tio estis la uzo de la novinventita tranĉa torĉo. Oni bruligis oksigenon kaj acetilenon ĉe 6,000 (3,315 °C), la torĉo facila tratranĉis la ŝtalon. Ĝi estis unuafoje uzata en 1907, sed disvastiĝis dum la unua mondmilito. Rabistoj uzis ĝin ekzemple en 1924 ĉe 200 bankoj. La bankoj uzis post tio pordojn kun aldonita kupra tavolo, kiu ŝtopigis la truojn.

La moderna teknologio donas la avantaĝon de varmosensiloj, movsensiloj kaj aliaj atentigaj sensiloj. La nombro de la priraboj malpliiĝis.

Oni unuafoje planas, konstruas la sekurĉambron, poste alian parton de la banko.