Sekurhavena sporto

Sportoj sur tereno, en kiuj la defensiva teamo komencas ludadon per lanĉo de pilko al ofensiva ludanto kiu klopodas ĝin frapi, nomiĝas sekurhavenaj ludoj. Variantoj, en kiuj la ofensiva ludanto klopodas frapi la pilkon per batilo, pli specife nomiĝas pilko-bataj sportoj. La plej vaste konitaj sekurhavenaj sportoj estas basbalo kaj kriketo.

Sekurhavena sporto
ludopilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Teamoj alternas en matĉeroj inter ofensivaj kaj defensivaj roloj, kaj nur la ofensiva teamo povas poenti, sed ambaŭ teamoj havas egalan kvanton da ŝancoj en la roloj, do la ludo-daŭro havas limon laŭ matĉeroj, ne laŭ tempo. Ludado komencas per pilko lanĉita de la defensiva teamo en lanĉan zonon. La ofensiva teamo klopodas frapi tiun lanĉitan pilkon, kiu permesas al la frapinto kuri al sekura haveno, ofte nomite «bazo». La defensiva teamo celas retiri kurantojn, plej ofte per tuŝo de kuranto inter bazoj aŭ per livero de pilko al sekura haveno antaŭ la alveniĝo de kuranto al la tiukoncerna haveno. Trifoje retirita, la ofensiva teamo prenas defensivajn rolojn kaj la defensiva teamo komencas sian ofensivan duonon de la matĉero.

Listo de sekurhavenaj sportoj redakti

 
La sekurhavenaj de kriketo kaj basbalo verdas.