Sekvinbera bombaviadilo

La Sekvinbera bombaviadilodolĉaĵa bombaviadilo (en la angla konata kiel "candy bomber") estas kromnomo por tiuj aviadiloj de la aliancanoj en tempo de la Berlina aerponto, kiuj liveris vivgravajn nutraĵojn kaj aliajn materialojn en la okcidentan sektoron de Berlin. Al tio apartenis ankaŭ bruligaĵoj kiel briketo.

La nomo aludas je tiuj libervolaj helpaj pakaĵoj, kiujn la usonaj aviadilaj personoj subĵetis antaŭ la surteriĝo. Tiuj pakaĵoj estis ekipitaj per etaj memfaritaj paraŝutoj kaj entenis ĉokoladojn, aliajn dolĉaĵojn, maĉgumon, sekvinberojn k.s. je ĝojo de la infanoj.

Oni ligas la ideon al piloto Gail Halvorsen. Li ricevis ĉokoladon el Usono kaj tion li subĵetis per poŝtuko super Berlino. Post kiam la medioj eksciis pri la sekretaj subĵetoj, la agado disvastiĝis kaj oni kolektis dise en Usono dolĉaĵojn, por apogi la operacon Operation Little Vittles.

La plej konataj sekvinberaj bombaviadiloj estis la Douglas C-47 Skytrain kaj Douglas C-54 Skymaster.

Vidu ankaŭ redakti