Selfridges, ankaŭ konata kiel Selfridge & Co., estas luksa brita ĉeno de ĉiovendejojmagazenoj ĉeno en la UK. Ĝin fondis Harry Gordon Selfridge, usona entreprenisto kiu komencis sian karieron en la ĉikaga magazenfirmao Marshall Field.

Selfridges
negoco • department store chain • subtegmenta vendejo vd
Dum 1909 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Harry Gordon Selfridge vd
Sidejo Selfridges
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedata de Galen Weston vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Skulptaĵo super la enirejo ĉe la ĉefvendejo de Selfridges en Strato Oxford, Londono (2013)

La ĉefvendejo de la ĉeno, en Strato Oxford, Londono, malfermis siajn pordojn al la publiko la 15-an de marto 1909. Ĝi estas la dua plej granda vendejo en Britio, post Harrods. Tri aliaj grandaj vendejoj de la firmao estas fonditaj ekde 1998 en Manĉestro kaj Birmingamo.

En 1940 John Lewis Partnership aĉetis la malpli grandajn vendejojn de Selfridges ekster Londono. La ĉefvendejon londonan en 1951 aĉetis la liverpule bazita ĉeno Lewis. En 1965 ĝin akiris la brita firmao Sears kaj en 2003 la kanada firmao Galen Weston aĉetis la ĉenon Selfridges kontraŭ 598 milionoj da pundoj.

Du britaj televidaj serioj rakontis la historion de la firmao: The Paradise (BBC, 2012) kaj Mr. Selfridge (ITV, 2013).

Fonto redakti

La artikolo estas bazita sur la versio en la afrikansa Vikipedio.