SemeraSamera (en Geeza lingvo: ሰመራ) estas tute nova urbo ĉe la aŭtoŝoseo inter Aŭaŝ (centra Etiopio) kaj Asab (plej sudorienta Eritreo) en nordorienta Etiopio, planita por anstataŭi Asaita kiel ĉefurbo de la Regiono Afaro. Situa en la Administracia Zono 1a, Semera havas latitudon kaj longitudon de 11°47′32″N 41°0′31″E. Unu el la kompletigitaj konstruaĵoj de Samera estas la Sanscienca Altlernejo de la Semera Universitato, kiu ekfunnkciis en 2007.[1]

Semera
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 3 687  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 48′ N, 41° 1′ O (mapo)11.792241.0086Koordinatoj: 11° 48′ N, 41° 1′ O (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Horzono Orient-Afrika Horzono [+]
Semera (Etiopio)
Semera (Etiopio)
DEC
Semera
Semera
Situo de Semera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semera [+]
vdr

En 2006 la gvidlibro de Lonely Planet priskribis Semera kiel mikso de provizoraj kabanoj, modernaj apartamentaroj kaj simplaj administraciaj konstruaĵoj, nome mikroskopa versio de Brazilio senkongrue meze de la dezerto.[2]

La areo ricevas servojn el la Semera Flughaveno, kiu havas regulajn flugojn al Adisabebo.

Notoj redakti

  1. "Health coverage reaches 40 percent in Afar State" Arkivita en 2007-10-07 en Wayback Machine (Walta Information Center)
  2. Matt Philips. Ethiopia and Eritrea, trua eldono (n.p.: Lonely Planet, 2006), p. 221