Sen:esepera

Sen:esepera, ankaŭ nomata (eble erare) Sen:espera, estas propono de 1996 de Jeffrey Henning (kiu proponis 16 lingvprojektojn) por reformi Esperanton kaj fari ĝin "pli facila" laŭ prononco.

Gramatiko

redakti

Alfabeto kaj prononco

redakti

Anstataŭ la Esperantaj 23 konsonantoj, Sen:esepera havas nur 14, la pli ĝenerale uzatajn (laŭ opinio de Rick Morneau): /p/ /t/ /k/ /b/ /d/ /g/ /f/ /s/ /h/ /m/ /n/ /l/ /r/ /j/.

La litero C anstataŭas la esperantan K. La litero I reprezentas /i/ kaj /j/.


Esperanto permesas kompleksajn kunaĵojn de konsonantoj (ekz., spr), Sen:esepera nur permesas kunaĵojn uzante nazajn konsonantojn (ekz. nt, mp). Sed anstataŭ serĉi novajn radikojn, Sen:esepera uzas la Esperantajn kun svarabakto: Strato fariĝis Seterata, Lingvo fariĝis Linegefa.

Morfologio

redakti

Morfologie ankaŭ estas ŝanĝoj: substantivoj finiĝas per -a; pronomoj per -u aŭ -un; adjektivoj per -an, -en, -in, -m; verboj per -i; adverboj per -e; prepozicioj per -o; numeraloj per -in kaj korelativoj per -o, -on. Ne estas akuzativo, la direkta objekto estas indikata per prepozicio ano.

Ne estas artikolo en Sen:esepera.

La personaj pronomoj estas imu (mi, ni); tu (vi) kaj hu (li, ŝi, ili).

Nombroj (1-10): unin, duin, tirin, forin, fifin, sesin, sepin, ocin, enin, decin.

La aŭtoro registris kopirajton de sia projekto.

Ekstera ligo

redakti

http://www.langmaker.com/ml0105.htm[rompita ligilo]