„ Ĉi tiu libro estas interesa, ne nur pro sia enhavo, sed ankaŭ pro sia eco kiel homa dokumento. La aŭtoro (jam konata al la Esperantistaro per la novelo Deklaracio) iam estis Kristano, sed trovinte, ke en la eklezio de Kristanismo li nerefuteble apartenas al la hipokritularo, ne konas Dion, kaj neas kaj subpremas gravan elementon de sia propra naturo, li ribelis; kaj ĉi tiu libro estas pasia apologio de la “individueco,” la instinkto, kontraŭ troaj postuloj de aŭtoritato, socio, intelekto, kaj kutimo.
“Karno kaj animo vivas en la individuo kiel unuo nediferencigebla.” Same la Same la aŭtoro provas montri, ke la supozita kontraŭeco inter individuo kaj socio, amanto kaj amato, efektive ne ekzistas.
La titolo estas adaptaĵo de la Paŭlaj vortoj : “Amo senbedaŭre donas.” Por S-ro Ariŝima “amo” signifas kvazaŭ la samon kiel “instinkto” (p. 56): ĝi estas la kompleta esprimo de la fundamentaj homaj aspiroj kaj deziroj. La aŭtoro diras, ke li “volas atingi la tombon, perdinte nenion kaj elĝuinte ĉion.”
La anstataŭigo de la vorto domas per rabas signifas, ke la amanto mem pliriĉiĝas per sia amo al alia; amo estas ago ne nur altruisma, sed ankaŭ kaj nepre egoisma. Du amantoj reciproke sin riĉigas.
Oni povas havi diversajn opiniojn pri la demando, ĉu S-ro Ariŝima sukcesis bone kaj klare esprimi siajn ideojn. Al mi mem, almenaŭ kelkaj punktoj ŝajnas iom malprecizaj: ekz. pri la rilato inter amo kaj instinkto, kaj inter instinkto kaj intelekto. Sed neniu povas dubi pri la fervora konvinko de la aŭtoro. Rilate la ĝeneralan temon, la antaŭenema pensulo certe konsentos pri la neceso, ke ni utiligu niajn instinktajn energiojn, kaj ne perfortigu ilin en vanan sinoferemon aŭ asketismon : tio estas ja la tendenco de moderna penso psikologia kaj etika. Sed omi ne forgesu, ke por saĝa utiligo de la instinktaj fortoj nepre necesas la helpo de la intelekto. Se la intelekto estas malbona mastro, ĝi tamen estas utilega servanto; kaj eble tiun fakton la aŭtoro ne sufiĉe substrekis. Sed ni bone komprenas, ke lia propra historio estas kaŭzo de tio... . Mi ne konas la cirkonstancojn de lia sinmortigo, sed laŭ psikologia vidpunkto
oni povas hazardi la konjekton, ke iu ankoraŭ ne forigita malklara (eĉ nekonscia) sento de kulpo ludis rolon en tiu tragedio.
Bedaŭrinde, ankaŭ la tradukinto mortis antaŭ la apero de la traduko. Sendube tio estas la kaŭzo de kelkaj eraretoj en la teksto. Tamen entute la libro estas inda kaj valora aldono al la filozofa kaj psikologia fako de nia literaturo. ” |