Sensaj malkapabloj

La sensaj malkapabloj enhavas tiujn malkapablajn statojn, en kiuj estas unu aŭ pli difektojn de sensaj organoj. Oni konsideras pleje la aŭd- kaj vidmalkapablojn (blindeco, parta vida malkapablo, surdeco, malfacila aŭdado, surdblindeco), ĉar aliaj difektoj de sensoorganoj okazas malofte malkapablon. Oni konas ankaŭ la staton, en kiu oni ne povas sensi doloron; tiu estas rara, kaj mortas la ulon. Ankaŭ sensenco de granda partoj de haŭto estas konata, sed plejofte ĝi venas kun movmalkapablo.

Ili povas havi multajn kaŭzojn, kaj povas esti denaskaj aŭ povas eki en la postnaska vivo. Ankaŭ ĝia severeco varias; la blindeco kaj surdeco estas pli severaj, ol parte vida malkapablo kaj malfacila aŭdado. Ĝi estas mezuritaj en vizo aŭ decibeloj, kaj komparitaj kun la sanaj vido kaj aŭdo. Ankaŭ la tipo gravas, kiu definias la restajn kapablojn. La informaciomanko estas kuna, kiun parte kompensas la aliaj sensoj kaj la atento. La malesto de kontrolo laŭ tipo manifestas ankaŭ en la movado aŭ la parolado, ankaŭ se tiuj organoj estas kapablaj. La surduloj negas, ke ili igas tiel parolmalkapablaj pro ilia signolingvo.

La aŭdmalkapabluloj uzas aŭdilojn aŭ implantatojn. La coĥleara implanto ekigis novan grupon de aŭdmalkapabluloj, kiun la surda komunumo ne enigas. Estas pli helpiloj por vidmalkapabluloj. La plej pli konita ilo estas la blanka bastono, kiu estas ankaŭ insigno de blinduloj. La parte vidaj malkapablaj uloj uzas legotelevidilon, lupeon, okulvitron, kaj aliajn ilojn por helpi vidi. La blinduloj uzas ankaŭ parolantajn ilojn. Ili uzas komputilon per legoprogramoj kaj Braille indikiloj. Ili ankaŭ postulas helpon de bestoj, pliofte helpas hundo] aŭ ĉevalo. En la komunikado de surduloj kun aŭdantuloj helpas interpretistoj, sed ili ne konsideras ilia signolingvon kiel helpilo, sed kiel bazo de ilia kulturo.

Krom la helpiloj ankaŭ multa metodoj helpas ilian vivon. Nur kelkaj blinduloj scipovas la Brajlon. Aliaj metodoj helpas bele vesti, aŭ mezuri la nivelon de bolanta likvo. La surduloj lernas paroli kaj legi sur lipo.