Ĉiuj organoj de birdoj montras perfektan adaptiĝon al ilia vivmaniero. El ĉiuj organoj de birdoj la plej gravan rolon en la adaptiĝo ludas la sensorganoj. La birdoj ricevas ĉiujn informojn pri la ĉirkaŭanta medio helpe de iliaj sensorganoj. La birdoj devas kongrui al siaj viv-cirkonstancoj. Tute aliaj organoj funkcias ĉe la tage aktivaj birdoj ol ĉe la noktaj aŭ de la akvobirdoj kaj stepaj birdoj. La vivmaniero kaj evoluinteco de sensorganoj reciproke dependas unu de la alia.

La birdojn karakterizas la granda movkapablo, aktiva serĉado de la nutraĵo. Krom la grajnovoraj birdoj estas ĉasuloj aŭ kaptobirdoj, insektovoraj, nektarvoraj eĉ kadavrovoraj. La maniero, laŭ kiu la birdo atingas, kaptas, ricevas la nutraĵon, difinas la movmanieron de la birdoj. La ĉasuloj estas rapidaj, la grajnomanĝuloj malplie, ili ne bezonas rapidecon. Sed kia ne estus la nutriĝformo de la birdoj, ili devas havi la konvenajn sensorganojn. Por la kokedoj sufiĉas nur bona vid- kaj aŭdkapablo. La agloj devas vidi siajn estontajn nutraĵojn el kelkcent metroj, kaj la strigoj povas kapti la musojn en la nokta mallumo. La sentkapableco de la birdoj difinas ilian orientiĝokapablon.

Inter la vertebruloj la birdoj havas la plej perfektajn okulojn. Ili estas tute ne globformaj, kiel tiuj de la mamuloj. La formo de la birda okulo estas kaliko-forma interne kaj la ekstera surfaco ĝia forte elstaras. Ili konstruiĝas same el tri tavolo, sed la plej granda parto de la okuloj troviĝas en la okulkavoj de la kranio. Tial la antaŭa parto, la ekstera tavolo de la okuloj, la korneo kovras nur la malgrandan surfacon de ili. La pli malantaŭa parto de la ekstera tavolo de la okuloj estas pli fonta kaj signifa ol ĉe la mamuloj. La meza tavolo de la birda okulo ankaŭ estas la koroido, kiel ĉe aliaj vertebruloj. Ĝi estas simila al tiuj de la vertebruloj. La plej malsimilaj el tri tavoloj inter la birdoj kaj al la vertebruloj estas la retino. Unue, ĝi havas pli grandan aktivan surfacon ol aliaj vertebruloj, due el ĝi elstaras la tielnomata pekteno „kombilo kiu havas grandegan signifon en la rimarko de la moviĝantaj objektoj. Sen ili la ĉasbirdoj ne povus ekvidi la estontan kaptaĵon. La pekteno amplifikas la diferencojn de la lumo falanta sur la flavan makulon (flava makulo estas la sentema parto de la retino) kaj tio helpas senti la moviĝantajn objektojn. La loko de la akra vidsento en la retino kaj la makulo estas la centra foveo (fovea centralis), malprofunda foseto en ĝi. La mamuloj havas nur unu foveon simile al la kokedoj, anasedoj kaj kantbirdoj kies vidkapablo ne troe diferencas de la mamuloj. La ĉasbirdoj (rabobirdoj), la velantaj birdoj kaj papagoj havas du foveojn, la hirundoj kaj ŝternoj havas tri. Sendube la lastaj birdoj vidas la plej bone el ta birdoj. Kiuj ne admiras la lertan ĉasadon de hirundoj en la aero? La lumo, akceptata en la centra foveo per bastonetaj ĉelaj de la retino, transformiĝas al kemia procedo, kaj ĝi en la cerbo formiĝas kiel bildo. La diverseco de ondlongoj de la lumo, la koloro, perceptiĝas per konusetaj ĉeloj de la retino. La denseco de la bildo (do dependas de la nombro de punktoj el la difinita areo de la respegulita objekto) ĉe la birdoj estas multfoje pli granda ol ĉe la mamuloj. La birdoj vidas pli multe da detaloj el la objekto ol la homo. La bildo, aliformiĝinta en la birda cerbo, estas pli perfekta, pli bone respegulita ol ĉe la mamuloj. La birda okulo—ekzemple (la okulo de rabobirdoj- havas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da sentaj ĉeloj, kompare al la homo, kies retino enhavas nur 200 mil da sentaj ĉeloj. Tiel la birdoj, ĝenerale vidas pli akre ol la homoj. Multaj birdoj vidas tre bone malproksimen, la migra falko ekzemple vidas la korvon kaj turkan turdon el 1600 metroj. Krome, la birda okulo perceptas ĉirkaŭ 150 bildojn en sekundo, dum la homo nur 20 bildojn. Tiel la birdoj vidas la movon alie ol ni. Por la birdoj oni devas doni minimume cent bildojn dum sekundo, por ke ili vidu ĝin moviĝanta.

La okuloj de la birdoj ĝenerale troviĝas ambaŭflanke de la vizaĝo. Sed troviĝas birdoj, ekzemple la strigoj, kies okuloj estas antaŭ la vizaĝo. La plimulto de la birdoj vidadas plejparte monokule (t. e, ĉiu okulo vidas apartan parton de sia ĉirkaŭaĵo) sed nur malgrandan parton ili vidas binokule (ambaŭokule). Eĉ ekzistas birdoj, kiuj vidas la plenan panoramon ĉirkaŭantan ilin, tia estas ekzemple la skolopo. El la mamuloj similan potencon, kapablon havas ekzemple la leporo per siaj flanke sidantaj okuloj.

La vidkapablo de la birdoj ege varias, sed ĝenerale ili vidas pli larĝan amplekson de la spektro ol la homoj kaj ĝenerale la mamuloj. La kolomboj sentas la polarizitan kaj ultraviolajn lumojn, la strigoj eĉ sentas la infraruĝajn radiojn de la lumondoj. La kokedoj ne distingas le bluajn objektojn, sed bonege diferencigas la ruĝajn, flavajn kaj verdajn. La kolomboj malbone sentas ankaŭ la bluan koloron. La garolo distingas ĉiujn kolorojn. La strigoj estas kolorblindaj. La dua kaj grava organo en la orientiĝo de birdoj estas la organo de aŭdado. Tiu signife malsimilas al la organo de la aŭdado de mamuloj. La birdoj ne havas eksterajn orelajn aŭriktojn, iliaj oreloj komenciĝas per la eksteraj orelaj aperturoj. Ege diferencas la internaj partoj de oreloj de tiuj de la mamuloj. Proksime sub la aperturoj oni povas trovi la membranon de la timpano, fermantan la timpanon. En la timpano troviĝas nur unu osteto el la tri similaj de la mamuloj, tiu estas la stapedo (stapes). Ĝi estas kotonforma. Post la orela timpano sekvas la interna orelo, kiu estas konstruita de multaj eletnentoj. La birdoj difinas sian situacion en la spaco (en aero, en akvo) per la senticirklaj kanaloj en la t. n. labirinto. Sub la labirinto troviĝas la t. n. ampuloj, kiuj ligiĝas kun la kokleo en kiu troviĝas Ia organo de Korti (Corti), kiu perceptas la sonojn. Oreloj de la birdoj ebligas senti pli larĝan diapazonon de sonoj ol la mamuloj. Iuj birdoj sentas la sonondojn sub la 10 hercoj (cikloj), aliaj ĉirkaŭ cent hercoj, ceteraj birdoj eĉ inter 12 000 kaj 30 000 hercoj. Estas interese, ke la homo perceptas la sonondojn inter 20 kaj 16 000 hercoj. Tial la birdoj aŭdas la tre altajn sonojn, la t. n. ultrasonojn. Sed ili perceptas ankaŭ la infrasonojn-sonojn havantajn malpli ol 20 ondojn en sekundo. La plimulto de birdoj sentas la diferencojn inter la sonoj 1(xx) kaj 1003 hercoj! La signifo de la sonintenso estas grava por la birdoj. La nivelo de incito de la sonoj estas malpli alta ol ĉe la homo. Tial ili aŭdas pli malfortajn sonojn ol ni. Estas indikoj, ke kelke da birdospecioj sentas la sonojn el nekredebla distanco. Por la birdoj, simile al ni, la aŭdado per du oreloj (duorela, aŭ stereo) havas grandan signifon en la orientiĝo. Per la stereoaŭdado la birdo povas precize difini la distancon el kie la sonoj venas. La scienco jam malkovris la potencon de la birdoj ekkoni la malgrandajn diferencojn de la aerpremo. La scienco ankoraŭ ne scias precize, per kio la birdoj sentas la ŝanĝon de la aerpremo, kvankam oni longe observis la nervozecon de birdoj antaŭ pluvoj kaj tempestoj. Kelkaj birdoj uzas la eĥoorientiĝon, ekzemple la kolokalioj (Collocalia sp.) salanganoj (Collocalia breviostris) guaharoj (Steatornis capripensis) kaj aliaj. Ĝenerale, la lango ne rolas en la orientiĝo de la birdoj. Sed la sento de la varmo kaj malvarmo jam havas tion. La vivo de multe da birdoj tre dependas de la temperaturo de la medio. Estas birdoj, kiuj tute ne povas ekzisti vintre, ĉar ili neniam adaptiĝis al la vintra vivo. Ili mortas ne pro ta manko de sia nutraĵo, sed pro la frosto. Male, la arktaj kaj antarktaj birdoj perfekte adaptiĝis al la frosto. La birdoj de la modera klimato dependas de la ŝanĝado de la sezonoj kaj temperaturo. Tial ili sentas la temperaturajn diferencojn por ĝustatempe defendi sin. Varmon kaj malvarmon ili sentas per sia haŭto, speciale per la senplumaj partoj de la korpo. La varmiĝo kaj malvarmiĝo rolas en la komenco de la migrado. La unuaj malvarmaj aŭgustaj frumatenoj revekas la instinktojn de la elmigrado kaj male, la vintrofina varmiĝo okazigas la fruatempan remigradon de la birdoj. La fruatempa elmigrado ne estas danĝera por la birdo, sed la antaŭtempa remigrado ofte kostas la vivon de la birdo. Kelkaj birdoj, ekzemple la cikonioj, agloj, ardeoj ktp. bonege sentas la temperaturajn diferencojn de la diversaj tavoloj de aero, kaj ili sukcese uzas ilin por leviĝi en la alton sen perdo de sia energio, ili velas. La restantaj (ne migraj) birdoj adaptiĝis al la sezonaj temperaturaj sanĝadoj, ili ŝanĝas sian plumaron laŭsezone.

La flarado kaj gustumado de la birdoj ĝenerale ne rolas en la orientiĝo. Nur malmulte da birdspecioj sentas la odoron. En la birdoj unuarangan rolon havas la sento de la geomagnetismo. La griza turdo (Turdus pilaris) ekz. unufoje fruaprintempe kiel klopodis ellasi sian keston, kie dum la tuta vintro ĝi estis flegata pro la rompita flugilo. La vintre trankvila birdo, printempe perdis sian trankvilecon kaj dum kelkaj tagoj seninterrompe batis sin al la norda flanko de sia kesto, al kiu direkto ĝi estis pelata de sia instinkto. Eĉ en la plene mallumigita ĉambro kaj kesto ĝi elektris la ĝustan nordan direkton. Eksperimentoj de Wiltschko kaj aliaj montras, ke la ruĝgorĝuloj, vivantaj en mallibero, klopodas forlasi siajn kestojn printempe norden kaj aŭtune suden.