Serendipa Rezervejo

Serendipa Rezervejo aŭ en angla Serendip Sanctuary estas 227 ha protektita areo en Viktorio (Aŭstralio), ĉe la montetoj You Yangs kaj la urbo Lara, ĉirkaŭ 22 km norde de Geelong kaj 60 km sudokcidente de Melburno.

Serendipa Rezervejo
protektita areo
naturrezervejo [+]
Koordinatoj38° 0′ 18″ S, 144° 24′ 40″ O (mapo)-38.005144.411Koordinatoj: 38° 0′ 18″ S, 144° 24′ 40″ O (mapo)
Map
Serendipa Rezervejo
Vikimedia Komunejo:  Serendip Sanctuary [+]
vdr
Serendipa Lago kaj Pigaj Anseroj

Origine uzita por farmado kaj aliaj celoj, ĝi estis aĉetita en 1959 de la subŝtata registaro de Viktorio por natura scienca studado kaj administrado de kaptivaj bestoj kaj bredado de specioj minacitaj en Viktorio, kiaj la Brolgogruo, la Piga ansero, la Aŭstralia otido, kaj la Aŭstralia trielo. La rezzervejo enhavas multajn diversajn tipojn de humidejoj kaj estas hejmo de multaj plantospecioj, kiaj la Rivera eŭkalipto, la genro Eleocharis, kaj diversaj herbotufoj. Serendipo nune fokuzas plie al media edukado pri flaŭro kaj faŭno de humidejoj kaj malferma herbejaj arbaroj de la vulkanaj Okcidentaj Ebenaĵoj de Viktorio. Ĝi malfermiĝis al publiko en 1991 kaj estas nune administrata de Parks Victoria.

Eksteraj ligiloj redakti

38° 00′ 18″ S 144° 24′ 40″ O / 38.00500 °S, 144.41111 °O / -38.00500; 144.41111 (mapo)