La serpentoharkukumoserpentkukumo (Trichosanthes cucumerina) estas en la tropikoj kaj subtropikoj disvastigita utilplanto el la familio de la Kukurbitacoj (Cucurbitaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trichosanthes cucumerina

Biologia klasado
Regno: Plantoj, “Plantae”
Ordo: Kukurbitaloj, “Cucurbitales“
Familio: Kukurbitacoj, “Cucurbitaceae“
Genro: Trichosanthes
Specio: T. cucumerina
Trichosanthes cucumerina
HOLUB
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ne intermiksu la serpentharkukumon kun la salata kukumo (Cucumis sativus), kies oblongaj kultivaroj ankaŭ nomiĝas serpentokukumo.

Karakterizaĵoj redakti

 
nematura frukto ĉe la planto (Keralo, Barato).

La serbentharkukumo formas longajn lianojn kun manformaj lobdense harhavaj folioj kaj disbranĉitaj ciroj.

La floroj estas grandaj, blankaj, franĝaj, bonodoraj kiuj malfermiĝas dum la nokto. La masklaj floroj staras en grapoloj, la inaj staras unuope, sed ĉe la sama planto. La serpenhara kukumo do estas monoika. La fruktoj estas ovofomaj [1] ĝis longaj kaj maldikaj kaj serpentoforme kurbaj, ĝis 150 cm longaj. Nematuraj fruktoj estas verdaj kun blankaj strioj, kiuj fariĝas oranĝaj ĝis ruĝaj. La fruktokarno estas blanka kaj en ĝi estas brunaj semoj. Pli maljunaj fruktoj estas amaraj.

La kromosoma nombro estas 2n = 22 aŭ 44.[2]

Disvastigo redakti

Kiel hejmregiono estas supozata Hindujo. Hodiaŭ ĝi estas kultivata en la humidaj tropikoj kaj subtropikoj de Azio, Sudameriko, kaj Afriko.

 
Ilustraĵo de la kultivata kultivaro anguina

La kultivita formo, nome Trichosanthes cucumerina var. anguina (L.) Haines, estis iam rigardata kiel propra specio Trichosanthes anguina L. Sed ili estas libere krucigebla kun la natura formo kaj apenaŭ distingebla de tiu.

Kultivado kaj uzado redakti

La sepentharkukumo ne ŝatas sekan grundon. Oni kultivas ĝin plej ofte ekde la komenco de la pluvsezono. Avantaĝo estas temperaturoj konstantaj de pli ol 25 °C kaj mallongaj tagoj. La lianoj estas fiksitaj ĉe spaliroj aŭ aliaj subtenaĵoj. Ĉe junaj fruktoj estas fiksitaj kelkfoje ŝtonoj por ricevi rektajn fruktojn. La fruktoj estas rikoltataj du ĝis tri monatojn post la ekkultivado kiam ĝi estas 30 ĝis 60 cm.

La junaj, nematuraj fruktoj estas uzataj antaŭ ili estas amaraj. Ili estas kuiritaj aŭ uzataj en kareo. La tigoj kaj la folioj estas uzataj kiel legomo. Radikoj kaj semoj estas medicinaj substancoj.

Literaturo redakti

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 109–110, ISBN 0-85199-133-5.

Referencoj redakti

  1. B. E. E. Duyfjes, K. Pruesapan: The genus Trichosanthes L. (Cucurbitaceae) in Thailand. In: Thai Forest Bulletin 32, 2004, S. 76–109, (wayback=20100504043808 Arkivigite je 2010-05-04 per la retarkivo Wayback Machine)
  2. N.M. Nayar, R. Singh: Taxonomy, Distribution and Ethnobotanical Uses. In: N.M. Nayar, T.A. More: Cucurbits. Science Publishers, Enfield 1998, S. 1–18, ISBN 1-57808-003-7

Literaturo redakti

  • Urania Pflanzenreich. 1. Auflage. Band 2, Moose, Farne, Nacktsamer, Urania, Leipzig 1992, ISBN 3-332-00495-6.
  • Warren H. Wagner Jr., Joseph M. Beitel: Diphasiastrum. En: ISBN 0195082427 paĝo 28–32 [1]