Serra Malagueta

mont(ar)o en Kaboverdo
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f4

Serra Malagueta estas montaro situanta en la norda parto de la insulo Santiago en Kaboverdo. Je 1064 m de alteco, ĝi estas la plej alta punkto de norda Santiago. La montaro estas protektita kiel la Natura Parko Serra Malagueta (portugale Parque Natural de Serra Malagueta), kiu estis establita la 24-an de februaro 2005 kaj kovras 774 hektarojn. La natura parko situas en la municipoj Tarrafal, São Miguel kaj Santa Catarina. La pinto estas en São Miguel, sude de la valo de la rivereto Ribeira Principal. La formacio Serra Malagueta estas de vulkana origino, kaj estis formita antaŭ inter 2,9 kaj 2,4 milionoj da jaroj.

Serra Malagueta
montara sistemo
supermara alteco

1 064 m

vdr