Serva Centro estis nomita la UEA-agado de Hans Jakob post 1947. Tiu agado estis (ĝis 1955) la redaktado de la asocia organo, la prizorgado de la biblioteko kaj diversaj aliaj servoj; Jakob faris tion ĉefe en sia hejma laborĉambro, kaj la biblioteko estis en kelo de Palais Wilson, la oficiala adreso. La "Administra Centro", la Centra Oficejo de UEA kun membroadministrado ktp., situis tiam en Heronsgate, Britio. La UEA-Komitato haltigis la oficon de Jakob en 1960, kiam oni konstatis riproĉindan konduton financan. Post 1960 la oficialan funkcion plenumis Bruno Keppeler, post ties frua morto Johannes-Jakob Sturzenegger. En la jaro 1980 UEA akceptis novan statuton sen la Serva Centro.

Vidu ankaŭ redakti