La metodo de ses sigmoj estas entrepreno-gvida metodo, kiu baziĝas je informa teorio kaj statistiko kaj kiu dividas je kvin grandaj etapoj (difinado, mezurado, analizado, evoluigo, kontrolado) la procesaron por plibonigo kaj evoluigo de la entreprenaj procesoj. La metodo donas ne nur apogpunktojn por la analizado de la entreprena funkciado, sed ankaŭ por ties plibonigo.

Ses sigmoj
strategifarado • metodo por kontrolado de kvalito vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

La metodo de la ses sigmoj plibonigas la kapablon de la entrepreno kaj la efikecon de la procesoj, surbaze de analizado de mezureblaj fontoj. La analizo celas la nombron de eraroj en unu miliono da laboroperacioj. La celo estas havi 3,4 aŭ malpli da eraroj el unu miliono da laboroperacioj.

La nomparto 'sigmo' estas prenita el la matematika statistiko, kie la litero „sigmo” montras "norman diferencon"; ĝia grandeco indikas la ŝanĝiĝemon de la mezuritaj datenoj. En ambaŭflanka distanco de unu sigmo de la mezumo troviĝas ĉirkaŭ 84 % de la mezuritaj datumoj, en ambaŭflanka distanco de du sigmoj de la mezumo estas ĉirkaŭ 98 % de la mezuritaj datumoj, en distanco de maksimume ses sigmoj estas ĉirkaŭ 99,99966 % de la datumoj. La metodo de 'Ses sigmoj' celas preskaŭ seneraran funkciadon de la proceso. Entrepreno, kiu kapablas produkti kun kvalito de ses sigmoj, produktas maks. 34 fuŝitajn produktojn el 10.000.000, do la produktado donas je 99,99966 % seneraran produkton.