Seslatera senpintigita kajtopluredro
En geometrio, seslatera senpintigita kajtopluredro estas pluredro, la kvara en malfinia serio de senpintigitaj kajtopluredroj. Ĝi havas 12 kvinlaterajn kaj 2 seslaterajn edrojn.
Seslatera senpintigita kajtopluredro | |
Speco | Senpintigita kajtopluredro |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 12 kvinlateroj, 2 seslateroj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj D6d |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | Turnoplilongigita seslatera dupiramido |
Ĉi tiu pluredro povas esti konstruita per preno seslatera kajtopluredro kaj senpintigo de la apeksaj (polusaj aksaj) verticoj.
Strukturo de Weaire-Phelan
redaktiAlia formo de ĉi tiu pluredro havas simetrion D2d kaj estas parto de spaco-enspacanta kahelaro kune kun malregula dekduedro, nomata kiel strukturo de Weaire-Phelan.
Kahelaro de Wearie-Phelan |
La malregula seslatera senpintigita kajtopluredro |
La malregula dekduedro |