Shake, Rattle and Roll

Shake, Rattle and Roll estas bluskanto, kiu validas kiel unu el la fundamentoj de rokenrolo. Ĝin kantis en la jaro 1954 bluskantisto Big Joe Turner, kaj Bill Haley & His Comets faris el ĝi milionoble vendotan furoraĵon. Entute ekzistas almenaŭ 46 versioj de la kanto, kiu ricevis premion de la Broadcast Music Incorporated. Ĝi tenas la lokon 126 sur la ranglisto La 500 Plej Bonaj Kantoj de Ĉiuj Epokoj de muzikrevuo Rolling Stone (2004).