La sidamoj estas etno, kiu vivas en la sudokcidento de Etiopio en la Sidama Zono de la regiono Southern Peoples, Nations & Nationalities. Ili nombras proksimume 2.439.000 homojn[1].

Sidamoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Situo de la provinco Southern Peoples, Nations & Nationalities en Etiopio; la Sidama zono situas en la oriento de la provinco

La sidama lingvo apartenas al la kuŝidaj lingvoj. Multaj sidamoj estas kristanoj. Historie ekzistis en la regiono Gibe kelkaj sidamaj reĝlandoj, inter ili Ĝanĝero kaj Garo.

Preskaŭ 85 % de la sidamoj vivtenas sin per la agrikulturo[2]. Grava baza nutraĵo estas la muzaco (bananplanta familio) enseto, krome ili aliajn nutraĵojn kultivas kaj bovojn bredas. Kiel lukrofonto la kafoplantado grave rolas[3]. En 2003 sidamaj kafoplantistoj pro la deprecado (valorperdo) de la mondmerkataj prezoj de kafo ("kafokrizo") suferis malsatkatstrofon[4].

Fontoj redakti

  1. Joshua Project
  2. en:Sidama Zone
  3. Sidama Development Corporation[rompita ligilo]
  4. Jean Ziegler, Das Imperium der Schande (La imperio de la malhonoro), ISBN 3570008789